National Industrial Recovery Act

La National Industrial Recovery Act (NIRA) (~~Reaktivigo de la Nacia Industrio) estis leĝo, akceptita la 16-an de junio 1933, kiel parto de la New Deal-programo de la prezidento Franklin Delano Roosevelt. Ĝi celis reguligi la negocajn agadojn en intereso de la ŝtato, publiko (apogo de prezoj, instigo por krei novajn laborlokojn ktp.). La partoprenantaj firmaoj rajtis uzis simbolon de Blua Aglo sur siaj produktoj.

La ŝtato apogis laborojn por la publiko (vojoj, kanaloj ktp.). La supera kortumo de Usono malvalidigis la leĝon 27-an de majo, 1935.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search